Mi renkonas, ke mi evitas la felicxon kvankam mi studas, kion mi volas kaj tio donas al mi multajn plezurojn intelektualajn kaj sociajn sed mankas io, kio la studo neniam promesis--la felicxo. Kaj mi jam diris, ke mi evitas la felicxon. Mi konversas kun kaj auxskultas miajn geamikojn, mi trinkas kun ili, mi bone mangxas, mi studas kaj mi malrapide skribas mian disertacion. Kiam mi meditas, mi travivas plu momentojn de trankvileco kaj malgrandajn gxojojn. Mi ankaux pensas, ke mi ne min permitas, eksprimi miajn sentojn ne aktive (korpore) ne kreative. Mi volas ami, mi sentas min sola kun miaj pensajxoj kelkfoje. Paradokse eblas, ke mi bezonas pli solecon veran ol solecon socian.
Mi cxiam sentis min sola kaj mi volas sxangxi tion. Estas personoj, kiuj min amas, sed mi estas malakceptita ofte. Cxu veras por multoj da homoj? Jes, kaj veras, ke estas cxiam pli da homoj, kiuj ne akceptas vin ol la homoj, kiuj vin akceptas. Estas vero matematika. Kaj mi ja estas invitata al la festoj de miaj geamikoj ecx se mi ne cxiam iras! De kiu estas la eraro? Eble de mi sed ankaux estas la doloro de la pensmanieroj erataj, kiuj min almenas al la malfelico. Ja estas lukto pri la felicxo. Estas bone, ke versxajne neniu legos cxi tiujn pensajxetojn, sed se vi ilin legas, bonvolu komenti ion pri la pensajxetoj!
Subscribe to:
Post Comments (Atom)
No comments:
Post a Comment