Wednesday, January 23, 2008

Felicxo, kial ne?

Mi renkonas, ke mi evitas la felicxon kvankam mi studas, kion mi volas kaj tio donas al mi multajn plezurojn intelektualajn kaj sociajn sed mankas io, kio la studo neniam promesis--la felicxo. Kaj mi jam diris, ke mi evitas la felicxon. Mi konversas kun kaj auxskultas miajn geamikojn, mi trinkas kun ili, mi bone mangxas, mi studas kaj mi malrapide skribas mian disertacion. Kiam mi meditas, mi travivas plu momentojn de trankvileco kaj malgrandajn gxojojn. Mi ankaux pensas, ke mi ne min permitas, eksprimi miajn sentojn ne aktive (korpore) ne kreative. Mi volas ami, mi sentas min sola kun miaj pensajxoj kelkfoje. Paradokse eblas, ke mi bezonas pli solecon veran ol solecon socian.

Mi cxiam sentis min sola kaj mi volas sxangxi tion. Estas personoj, kiuj min amas, sed mi estas malakceptita ofte. Cxu veras por multoj da homoj? Jes, kaj veras, ke estas cxiam pli da homoj, kiuj ne akceptas vin ol la homoj, kiuj vin akceptas. Estas vero matematika. Kaj mi ja estas invitata al la festoj de miaj geamikoj ecx se mi ne cxiam iras! De kiu estas la eraro? Eble de mi sed ankaux estas la doloro de la pensmanieroj erataj, kiuj min almenas al la malfelico. Ja estas lukto pri la felicxo. Estas bone, ke versxajne neniu legos cxi tiujn pensajxetojn, sed se vi ilin legas, bonvolu komenti ion pri la pensajxetoj!

Tuesday, January 22, 2008

cxu eblas acxeti la bonan vivon?

Mi eksciis hodiaux, ke mi acxetas nun multajn arojn, kiujn mi ne bezonas. Sed en tiu momento, mi sentis min kiel bezonanto(n). Kial? Mi havas preskaux tion, kion mi bezonus. Sed mi malsatas por novaj travivajxoj, novaj sentoj Mi lacas, kvankam mi havas bonan vivon. Mi volas enamorigxi, renkoni samideanon, kiu samtempe estas malsamideanon. Mi tro volas eskapon de la bona vivo, kiu mi travivas. Sed mi ne volas malan travivajxon. Ho, koro mia senkoragxa, sed ne malkora!

Thursday, January 17, 2008

Cxu mi pensas tro pri la sekso?

Hodiaux mi iris al restauracion kun 2 geamikoj, kaj unu el aliaj plendadis pri sia rilato "sengxena" kun alia studento. Ili unue diris, ke la rilato ne estas grava, ke ili nur fikas kaj pasas tempon de tempo al tempo. Cxar ili diris tion, sxi plendis, ke li ne havis tempon por nenio. Mi demandis, "ne ecx por sekso rapida?" La alia amiko ekdiris, "Gxon, vi estas tre seksama hundo!" Mi respondis, "Cxu vi jam pasis vintron kaltan sole?" Li estas tre vira alloga homo kaj mi pensas, ke li neniam travivis tion. Kaj vere, unuan fojon li travivis tion, kiam li deziras virinon, kiu ne volis lin. Sed li ne multe travivis solecon.

Al mi ne placxas, ke cxi tiu urbo ne havas bonan eksitantan noktvivon kaj la urbanoj ne miradas unu la alian. Cxe granda urbo, kiel Sxikago, la urbanoj dauxre miradas sin, sed Ann Arbor estas tro burgxa kaj represita, okupata urbo. Mi volas viziti alian specon de urbo por gxui la plezurojn kaj karnajn kaj spiritajn. Mi devas vojagxi al Cxicago, al mi placxus ne laci cxi tie. Cxu estas la vintro? Eble.

Tuesday, January 15, 2008

Succubus

Hodiaux mi forpasis la kafejo, kiam mi estas irinta hejmen. Fine mi vidis lin. Dum kelkaj semajnoj mi pensas pri li, juna viro, kiu studas la anglan kaj laboras tie. Li havas mallongajn harojn, plezuretan fikeman rideton kaj li min saludis tra la vidron. Li havas amikinon (mi kredas) sed nun mi pensas, cxu li koketas kun mi? Cxu tiu cxi estas la konfuzo de sentoj? Mi ne scias sed mi scivolas. Mi ne nur volas scii sed ankaux koni lin ;-) Se mi povus, mi publikus foton de li.

Mi pruntis la videon Incubus de la universitata biblioteko. Amiko jam diris, ke estas malbona filmo. Ne importas, mi volas vidi gxin. Cxu estas filmo terura?

Monday, January 14, 2008

Plezuretoj

Kiel esti senfara estas nomo de libro, kiun mi legis cxi tiun posttagmezon en la librobutiko. Mi min vidis en tiu libro cxar gxi estas manifesto de la senfaruloj, kaj mi ekvidis ke eble kaj ironie min helpus skribi mian disertacion. Mi volas skribi tiam, kiam mi estas tre senfara. Kiam mi estas tro okupata, mi pensas, ke mi volas skribi, sed se mi sidas antaux la komputilon, mi nenion skribas kaj mi sentas kulpe. Esti vere senfara povas esti virtuo. Kiaj homoj estas laboradictoj en cxi tiu mondo sed nun ni ne scias (ankaux senfaruloj kiel mi) kiel tranviligxu nin mem!

Mi paroladis hieraux kun mia koramiko Arnaldo, kiu logxas en Paragvaio, ke mi kolerigxis por iu stranga afero negrava kaj li diris al mi "Trankviligu vin kaj skribu vian libron!". Al mi sxajnis tio helpantajn vortojn, cxar li min bone konas kaj scias, ke mi kelkfoje koleras por iu situacio, en kiu mi sentas, ke la rajtoj de iu ne estas respektataj--sed tio ne signifas, ke mi devas cxiam ekkolerigxi. La unuaj vortoj de Arnaldo "Trankviligu vin"
rajtas. Kaj mi sentas multajn de plezuretoj, kiam mi nenion faras, eksemple, kiam mi meditas, sonetoj en la cxambro ekaudigxas, la atento fortigxas senfare, ne estas unu, kiu sentas en tiu(cxi) momento.

Mi volas legi pli da libroj en esperanto. Mi vidis katalogojn de la libroservoj de UEA kaj de ELNA hieraux. Cxu estas interesa ideo aux estas ideo de eskapo de miaj respondecoj? Cxu mi forjxetas la mondon cxu la mondo forjxetas min? Mi ne scias.

Kiu ne estas voluptema en cxi tiuj tagoj vintraj de Michigan? Mi dauxre fantasias pri la sekso kun unuaj kolegoj kaj studentoj. Mi dauxre fantasias pri mikzi kaj mi volas fiki iun kun mia kaco dura. Ho, mi estas cxiesulo ;-), aux preskaux-cxiesulo. Cxu "preskaux cxiesulo" signifas same ol preskaux-cxiesulo"? Mi ne ekamas tiel, kiel mi ekamadis, kiam mi estis pli juna viro. Sed estas tre allogaj kaj fikindaj viroj cxi tie en Michigan.

Nun mi foriras por legi tekston arhxeologian por mia klaso. Malfortunaj gestudentoj! La senfaranta profesoro!

Sunday, January 13, 2008

Kial mi nun fascinigxas pri Esperanto?

Ho, nova blogo komencigxas. Mi min demandas, kial mi fascinigxas pri Esperanto cxi tiam, kiam mi devas esti skribanta la disertacion. Hmmm. Mi volas koni novajn amikojn, vojagxi al aliaj landoj, kaj legxi aliajn tekstojn. Al mi placxas la vorto "dolcxajxoj" en Esperanto. Kia bela vorto! Mi sxatas la sonojn "afrikatajn" sx, cx, jx en multaj lingvoj, kiel la portugala, kion mi parolas.

En cxi tiu blogo mi skribos pri la cxiutaga politiko, la antropologio kaj mia vivo. Mi ankaux pripensos mian disertacion kaj gxian organizon. Ankaux mi skribos (kaj eble priskribos) miajn pensajxojn banalajn pri la samseksema sekso, la amo, la rilatoj de viro en Usono.